Kanaria dialekto

La kanaria dialekto, aŭ kanaria parolmaniero, estas la variaĵo de la hispana lingvo propra kaj konvencia de la Kanariaj insuloj, uzata de la ĉirkaŭ du milionoj da loĝantoj de la kastilia kiuj loĝas en tiu atlantikoceana arkipelago. Temas pri dialekta variaĵo enkadrita ene de tio kiu foje estis nomita ankaŭ «atlantika variaĵo», simila al tiu de kelkaj zonoj de Hispanameriko, kaj ankaŭ al tiu de la sudo de la Iberia Duoninsulo, speciale de okcidenta Andaluzio.

La geografia situo de Kanarioj, kiel marpasejo kaj ponto inter kulturoj, okazigis alvenon de terminoj de deveno el angla, franca, portugala kaj araba, same kiel de Ameriko. Ankaŭ la kanariaj praloĝantoj nome Guanĉoj lasis elementojn de sia kulturo inter kiuj ankaŭ vortojn.[1]

La dialekto plej simila al tiu kanaria, pro la historia ligo inter ambaŭ zonoj, estas la kariba hispana, parolata en Kubo, Porto-Riko, Dominika Respubliko, kaj la marborda areo de la Kariba Maro (nome en Venezuelo, norda Kolombio kaj Panamo) kun speciala ricevo de portugal-galega vortaro.[2]

  1. «El español hablado en Canarias».
  2. «El habla actual en Canarias. Características generales». Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias. Konsultita la 7an de aŭgusto 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search